La organizanto


Esperanto 3000 vzw Leuven

La Lingva Festivalo de Leuven estas evento de Esperanto 3000 vzw Leuven.

Ĝi aldoniĝas al la eventoj kiujn ĉi tiu asocio organizas en la Urbo ekde 1979, inter kiuj jam du grandaj internaciaj kongresoj, pli mallongaj naciaj simpozioj kaj kongresoj kaj la ĉiudujara festo por la Semajno de Internacia Amikeco.

La asocio direktas sin al la internacia lingvo Esperanto, kiu havas la celon - kiel dua lingvo por ĉiuj - protekti la etnajn lingvoj kaj servi kiel neŭtrala komunikilo en internacia nivelo.

La Lingva festivalo, kiu direktas sin al ĉiuj lingvoj sen escepto, kongruas perfekte kun tiu celo.

Cetere, la ideo organizi Lingvofestivalojn venas el esperantujo. Dennis Keefe organizis la unuan en Francio kaj li estis sekvata en Rusio, Ukrainio, Finnlando, Italio, Kroatio kaj nun ankaŭ Belgio. La internaciaj kontaktoj kiujn ja havas ĉiu esperanto-asocio, ofte helpas por trovi prelegantojn.

emblemo

Lingva festivalo Leuven

Esperanto 3000 vzw Leuven (tiu ĉi ne estas la festivala adreso!)
Karekietenlaan 14
3010 Leuven (Kessel-Lo)

info@talenfestival.be


Valid HTML 4.01 Transitional 2011-01-27