Praktikaj informoj


La partopreno al la Festivalo estas senpaga. Ni tamen rekomendas ke vi antaŭe (ĝis la 16-a de februaro de 2013) registriĝu:

  • Tiel ni povas antaŭe scii kiuj lingvoj estos la plej sukcesaj, kaj por ili ni povos rezervi pli grandan salonon, aŭ eĉ organizi duan sesion.
  • Kiu registriĝis, havos prioritaton se mankas loko ĉe la prelego pri unu el liaj preferataj lingvoj.

La lingvofestivalo okazos en la Centro de Vivantaj Lingvoj (CLT), Dekenstraat 4, 3000 Leuven, sabaton la 23-an de februaro de 2013 de 13:00 ĝis 19:00..

La ekspozicioj estos alireblaj de 13:30 ĝis 18:30.

La prezentadoj de lingvoj (en la nederlanda) komenciĝos je la 13:30, 14:45, 16:00 kaj 17:15 precize. Provizoran dividadon de la lingvoj vi trovos en la resumo de la programo.

emblemo

Celoj kaj objektivoj:

  • promocii la lernadon de fremdaj lingvoj por ĉiuj: infanoj, gepatroj, ankaŭ geavoj;
  • promocii lingvan diversecon en la mondo;
  • promocii kulturan diversecon per la lernado de fremdaj lingvoj;
  • helpi kaj kuraĝigi infanojn por lerni fremdajn lingvojn;
  • montri ke la lernado de fremdaj lingvoj povas esti plezuriga;
  • prezenti rare aŭ neniam instruatajn lingvojn al la publiko;
  • proponi al la loka komunumo familian lernaktivecon;
  • proponi novajn kreivajn aktivecojn kaj metodojn por lingva instruado.

Nia adreso: info@talenfestival.be


Valid HTML 4.01 Transitional 2014-09-12