La lingvoprelegoj en 2013

Proksimume dek kvin lingvoj

Sekvas mallonga enkonduko al la lingvoj.

En la Lingva Festivalo la diversaj lingvoj estas asignitaj al kvar sinsekvaj sesioj de kelkaj paralelaj prelegoj pri po unu lingvo.

Ĉio okazas en la nederlanda, krom kelkaj (ĉi-sube indikitaj) lingvoj pri kiuj la prelego okazas en esperanto kun samtempa traduko al la nederlanda.

Ĉiu prezentado daŭras ĉirkaŭ horon (+/- 15 minutoj).

 

Eldono 2013

sabaton la 23-a de februaro

13:30 — 18:15

Kontaktu
info@talenfestival.be

Lingvoj kaj prelegantoj


emblemo

Bulgara

Evgenia Tsonkova, profesie instruistino kaj mem bulgarino, prezentos la bulgaran, sudslava lingvo kiu proksimas la rusan. Ŝi faros tion laŭ aktiva maniero: rakonti la esencon, io pri la skribo, rekoni vortojn, legi kaj eĉ skribi. Infanoj estas tre bonvenaj.


emblemo

Ĉina

Els Ameloot instruiĝis kiel ĉinologo, kaj profesie ŝi ĉiam rilatis kun Ĉinio. Ekde 2008 ŝi donas vesperan kurson ĉe CVO ACE-Groep T. Ŝi prezentos la ĉinan, el la ĉinotibeta lingvofamilio.


emblemo

Esperanto

La internacia lingvo Esperanto havu lokon en la vico. Bart Demeyere profunde konas ĝin kaj ĉiun tagon parolas ĝin, interalie kun sia filo. Infanoj speciale bonvenaj.


embleem

Filipina (Tagaloga)

Juliet Frisnedi, kiu kiel ŝia edzo devenas de la Filipinoj, prezentos la tagalogan, regiona lingvo kiu konstituis la bazon de la nuna nacia lingvo kiu nomiĝas filipina.


embleem

Hispana - modela leciono

Lily Devos studis romanikan filologion kun la hispana kiel specializaĵo. Ŝi donos modelan lecionon pri la hispana en la lingvolaboratorio.


emblemo

Hispana - por infanoj kaj junuloj

Lourdes Ortega estas Venezuelanino kaj jam dum pluraj jaroj ŝi enamigis multajn per kreivaj kaj variaj metodoj je la hispana lingvo. Ŝi konatigos, en seninterompa aktiva sesio, i.a. per tabloludoj, lertecoludoj, asociado kaj kantoj al infanoj de 6 ĝis 16 jaroj, la hispanan, romanika lingvo.


embleem

Hungara - modela leciono

Leen Depauw finstudis en julio 2012 kiel interpretisto nederlanda-angla-hungara en la lernejo Lessius en Antwerpen. Dum sia tria jaro, ŝi pasis duonjaron en Budapest kiel erasmo-studento. Ŝi ankaŭ sekvis intensan vesperan kurson pri interpretado en juĝejoj, kaj sukcese trapasis la ekzamenon en junio 2012. Ekde septembro, ŝi instruas la hungaran en vesperkursoj ĉe Lessius en Antwerpen.

Hedwig Gerits instruas la hungaran en la CLT. post mezgrada lernejo ŝi vivis kaj lernis dum unu jaro en Hungario. Poste ŝi revenis al Flandrio. En septembro 2001 ŝi finstudis kaj iĝis magistro pri Orienteŭropaj studoj, farinte traktaĵon pri la hungara malplimulto en Slovakio. Post la studoj en Leuven, ŝi ankoraŭ dum unu jaro lernis la hungaran en Budapesto.

Leen testos per ludema kvizo nian ĝisnunan konon de la hungara. Hedwig prezentos bazajn vortojn kaj karakterizajn trajtojn de la lingvo, kaj instruos la bazon. Infanoj estas bonvenaj, eĉ se nur pro la fina filmeto.

La hungara apartenas kun la finna kaj la estona al la finn-ugra lingvofamilio, eŭropaj lingvoj, sed ne hindeŭropaj.


embleem

Itala

Dorinda Dekeyser estas instruistino pri la itala ĉe la CVO en Leuven. Ŝi prezentos la italan, romanika lingvo.


embleem

Japana - modela leciono

Ellen van Bael instruas la japanan en la Centro de Vivantaj Lingvoj CLT. Ŝi donos ekzemplan lecionon. Ŝi jam kvinfoje estis en Japano, inter aliaj por labori en japana entrepreno. Ŝi vizitis plurajn regionojn en Japano, kaj opinias la landon bela kaj la kulturon fascinan.


emblemo

Kataluna

Alex Humet prezentos sian gepatran lingvon, la kataluna, romanika lingvo parolata en Hispanio.


embleem

Lingvaĵo de raportoj pri homaj rajtoj en Ĉilio

Doktoro Barbara De Cock (UCL) kaj doktoro Daniel Michaud Maturana (Hogeschool Zuyd Maastricht/KULeuven) prezentos sian kunan esploron pri la lingvostrategioj per kiuj respondeco pri (perfortaj) agoj estas pli aŭ malpli malprecize esprimata, ekz. klare identigi aŭ maskigi farintoj de krimoj. Ili bazas sin por tio i.a. sur raportoj pri homaj rajtoj (kun ekzemploj el raportoj pri atencoj kontraŭ homaj rajtoj en Ĉilio sub la reĝimo de Pinochet) kaj sur eldiroj en la komunikiloj.


embleem

Lovena dialekto

Jan Staes, emerita lektoro de la universitato de Leuven kaj fondinta membro de la "Akademio de la dialekto de Leuven", prezentas la lovenan dialekton, kaj ĝiajn tipajn rekonmarkojn. Krom la internacia lingvo Esperanto kaj diversaj naciaj lingvoj, jen la unua prezentado de regiona lingvo en nia lingva festivalo.


embleem

Persa

Mohammad Chehr Azad prezentos la persan, hindeŭropa lingvo kun araba skribsistemo.


emblemo

Pola

Kiel instruistino pri la pola ĉe la CVO en Leuven Ela Grabiec estas la ideala persono por prezenti al ni la polan, okcidentslava lingvo.


embleem

Rumana

Marie-Thérèse Montens prezentas la rumanan, romanika lingvo parolata en orienta Eŭropo.


embleem

Rusa - modela leciono

Kris Donvil (°1978, Leuven) estas magistro pri orient-eŭropaj lingvoj kaj kulturoj kaj rajtigita instrui en supera mezlernejo. Dum ŝiaj studoj ĉe la K.U.Leuven, ŝi ankaŭ studis dum unu jaro ĉe la Ŝtata Pedagogia Universitato de Rjazan (Rusio), kaj partoprenis al trimonata programo kadre de la projekto Sokrato/Erasmo ĉe la sekcio Rusa Filologio de la Universitato de Sofio (Bulgario). Kiel instruisto pri la rusa ĉe CLT ŝi akiris multjaran sperton pri interkomunikiĝa ligvoinstruado. Ŝi donos modelan lecionon pri la rusa en la lingvolaboratorio.


embleem

Turka

Sünbül Karakaya estas magistro pri orient-eŭropaj lingvoj kaj kulturoj. Ŝi estas projektokunlaboranto ĉe la universitato de Gent kaj instruas la turkan en verperlernejo "Het Perspectief" en Gent. Ŝi prezentos al ni la turkan, altaja lingvo kiel la japana.


Valid HTML 4.01 Transitional 2013-02-16